Cerba fetiĉo (Esperanto)

49

Cerba Fetiĉo estas komiksa gvidlibro pri mastrumado de problemoj en rilatoj, kreita por ajnaj seksoj. Ni garantias neverŝadon de sango! Jen libro por fetiĉuloj pri humuro: grafika romano, el kiu vi ekscios, ke la arto de dialogo kaj reciproka kompreno estas la moderna militarto, en kiu la knabinoj venkis la armilkonkurson antaŭ longa tempo. Jen komikso, el kiu vi ekscios pri rilatoj pli ol el filmoj de Woody Allen kaj Krzysztof Zanussi (kaj neniu akuzos vin pri malbona gusto).

Cerba Fetiĉo – metu ĝin en videbla loko, eble via viro almenaŭ enrigardos la komikson kaj komprenos sian eraregadon.

Na stanie

SKU: CFESPE Kategoria: ,

Opis

Ni ofte forgesas, ke la virinoj, krom mamojn, havas ankaŭ cerbon. Cetere, ekzistas eĉ virinoj, kiuj – samkiel la aŭtorino – ne hezitas ĝin uzi.
Ĉi tio estas la unua en la merkato grafika romano postulanta engaĝiĝon, kiu provokas intelektan ludon, uzon de ne nur la vidkapablo, sed ankaŭ ion plian, por plene funkciigi la cerbon de la leganto – tiel, ke ĝi iĝu ankaŭ ties fetiĉo.

La reto de reciprokaj devigoj, emocioj, simpatioj aŭ malsimpatioj determinas nian funkciadon, influas humorojn kaj decidas pri la vivokvalito. Tamen la rilatoj kun niaj partneroj estas tio, kio povas plej forte ĝojigi aŭ malĝojigi. Se vi volas konstrui stabilajn, kontentigajn rilatojn, ĉi tiu grafika romano estas por vi. Ĝi helpos al vi rigardi dedistance ankaŭ al viaj rilatoj kaj danke al ĝi vi povos diagnozi la kialojn de la plej ofte aperantaj problemoj en la ĉiutaga vivo kun la alia homo.

La libro enhavas iom da erotikeco, 18+

En Esperanton la romanon tradukis Przemysław Wierzbowski. Provlegis kaj elstare riĉigis la tradukon Suso Moinhos, Nicola Ruggiero kaj Antonio Valén.

Recenzoj (pollingvaj):

Pri Cerba Fetiĉo en „Antyradio”:

Recenzoj (anglalingvaj):

http://nerdlowdown.com/2016/06/08/brain-fetish-by-kinga-korska-review/

https://magicmarzipan.wordpress.com/2016/09/14/books-read-in-august-2016-%e2%80%a2-50bookschallenge/

http://comixireland.com/2016/08/02/review-brain-fetish/

http://pipedreamcomics.co.uk/review-brain-fetish-kinga-korska/

http://www.maltacomic-con.com/reviews/brain-fetish-psychological-graphic-novel-science-relationships/

 

Pezo 0.38 kg
Dimensioj 24 x 1.6 x 17 cm
Nombro de paĝoj 189
Kovrilo Mola, senbrila
ISBN 9788394842956

Dodatkowe informacje

Waga 0.5 kg
Wymiary 25 × 1 × 17 cm
Liczba stron

189

Okładka

miękka, mat

ISBN

978-83-948429-5-6

Opinie

Na razie nie ma opinii o produkcie.

Napisz pierwszą opinię o “Cerba fetiĉo (Esperanto)”

Twój adres email nie zostanie opublikowany. Pola, których wypełnienie jest wymagane, są oznaczone symbolem *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.